У нас вы можете посмотреть бесплатно La Vento kaj la Suno : Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com" или скачать в максимальном доступном качестве, видео которое было загружено на ютуб. Для загрузки выберите вариант из формы ниже:
Если кнопки скачивания не
загрузились
НАЖМИТЕ ЗДЕСЬ или обновите страницу
Если возникают проблемы со скачиванием видео, пожалуйста напишите в поддержку по адресу внизу
страницы.
Спасибо за использование сервиса ClipSaver.ru
Who is stronger, the blazing Sun or the proud Wind? La Vento kaj la Suno Santala folklora fabelo Iun posttagmezon, la Vento kaj la Suno disputis pri kiu estas la plej forta. “Mi elradikigis gigantajn arbojn kaj dronigis milionojn da ŝipoj. Vi povas fari nek unu nek la alian,” fiere diris la Vento. La Suno ridetis kaj levis siajn ŝultrojn. “Tio ne signifas, ke vi estas pli potenca,” li diris. “Mi povas kovri vin per nuboj tiel ke neniu povu vidi vin! Tion vi ne kapablas fari,” diris la Vento. Sed la Suno nur varme ridetis. “Mi ankoraŭ opinias, ke mi estas pli forta ol vi,” li trankvile diris. La Vento ekgrumblis. Li ne ŝatis la ideon ke la Suno estas pli forta ol li. “Kial ni ne havu konkurson?” la Vento finfine sugestis. Li abrupte turnis sin, serĉante ion kio ebligus montri lian forton. “Ĉu ni vidu, kiu kapablas faligi la plej grandan nombron da domoj?” li demandis. “Ni faru ion simplan. Ĉu vi vidas la viron tie?” demandis la Suno. La Vento suben rigardis kaj ekvidis viron kiu piediras sur vojo. Li gaje fajfis al si mem kaj havis koltukon sur siaj ŝultroj. “Ĉu ni vidu kiu unue sukcesos puŝi lin for de la vojo?” la Vento demandis. “Ne, tio povus vundi lin,” respondis la Suno. “Ni simple vidu, kiu sukcesos forpreni lian koltukon.” La Vento levis siajn ŝultrojn kaj tre rapide ĉirkaŭis la ĉielon. Li blovis kaj blovis tiel ke la folioj en la arboj tremu. La viro ekrigardis la ĉielon kaj metis sian koltukon pli sekure ĉirkaŭ si. Fulmotondraj nuboj formiĝis en la ĉielo. Bestoj ekkuris por ŝirmi sin kaj la Vento ekmuĝis. La viro metis sian koltukon eĉ pli sekure ĉirkaŭ si. Iom poste la fulmotrondraj nuboj malaperis. La Vento perdis sian forton. “Mi rezignas. Mi ne sukcesas.” la Vento spiregis. Li iris sur nubon por ripozi tiel ke lia spirado ree iĝu normala. “Nun estas mia vico,” diris la Suno. Li mallaboreme oscedis kaj elmetis siajn radiojn. Li aspektis kvazaŭ li fariĝas pli brila kaj pli granda en la ĉielo. Preskaŭ tuj fariĝis samvarme kiel dum somera tago. La viro supren rigardis al la ĉielo kaj forviŝis ŝviton sur sia frunto. “Kian strangan veteron ni havas hodiaŭ!” li diris al si mem. Tiam li forprenis la koltukon kaj metis ĝin sub sian brakon. “Ŝajne vi venkis,” diris la Vento bonhumore. Li aplaŭdis kaj igis la foliojn de la arboj susuri. “Ne necesas faligi viron por ke li forprenu sian koltukon.” diris la Suno kun mokema rideto. Ili kune ridis kaj rigardis la viron piediri sur la vojo, li ree gaje fajfis al si mem. Illustrations: Emanuelle Scanziani Music & Art Direction: Ladislav Brozman & Riccardo Carlotto Animation: BookBox Translation : Nicole Else Narration : Thomas Larger FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com