У нас вы можете посмотреть бесплатно Mikelo la sitelo: Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com" или скачать в максимальном доступном качестве, видео которое было загружено на ютуб. Для загрузки выберите вариант из формы ниже:
Если кнопки скачивания не
загрузились
НАЖМИТЕ ЗДЕСЬ или обновите страницу
Если возникают проблемы со скачиванием видео, пожалуйста напишите в поддержку по адресу внизу
страницы.
Спасибо за использование сервиса ClipSaver.ru
Tucket is tossed into a corner due to his hole. Watch him become the garden favorite again. Mikelo la sitelo De Kuzhali Manickavel Mikelo estis la plej malfeliĉa sitelo en la mondo. Iam ĉiuj en la ĝardeno ŝatis lin. La ĝardenisto svingis lin per lia forta tenilo, kiam li iris por preni akvon. “Kia bonega sitelo,” li diris. Sed post iom da tempo, Mikelo la sitelo ekhavis truon. Subite li fariĝis senutila. Kial havi sitelon kun truo? Mikelo estis ĵetita en angulon de la ĝardeno. Oni lasis lin ekstere en la pluvo, sub la suno kaj li komencis rustiĝi. Foje iuj eĉ piedfrapis lin. “Mi devas meti tiun sitelon en la rubujon,” grumblis la ĝardenisto. Mikelo ne volis esti en rubujo. Li sentis sin tre malgaja, kvankam liaj bonaj geamikoj en la ĝardeno provis konsoli lin. La sciuroj restarigis lin, kiam li falis flanken, kaj la birdoj bonhumore ĉirkaŭflugis lin. “Ne zorgu, Mikelo!” ili pepis trankvilige. Mikelo vere provis esti feliĉa, sed estis ege, ege malfacile. Iun tagon, knabineto kuris tra la ĝardeno kaj haltis antaŭ Mikelo. Li suspiris kaj pensis ke ree li estos piedfrapita, sed subite li aŭdis: “Perfekte!” Iom poste li sentis ŝprucon de la ĝardena akvotubo. La knabino purigis lin! Li sentis ke pezaj pecoj de rusto forfalis kaj lia humoro multe pliboniĝis. “Ho! Vi jam havas grandan truon ĉe la subo!” diris la knabino, kiam ŝi enrigardis. “Ankoraŭ pli bone!” Mikelo ne povis kredi tion, kion li ĵus aŭdis. Ŝi deziris havi sitelon kun truo? La knabino prenis lin kaj metis lin en la verandon, plenigis lin kun riĉa tero kaj plantis etan rozon en ĝin. “Ĝi estas beba rozo,” ŝi diris al Mikelo. “Vi devas helpi min zorgi pri ĝi, ĉu bone?” Mikelo estis tiom feliĉa. La knabino vere ŝatis lin! Ŝi eĉ petis, ke li zorgu pri tiu eta rozo. Mikelo preskaŭ eksplodis pro ĝojo. Li staris rekte kaj fiere dum la knabino finplantis. Ŝi atenteme metis Mikelon en la plej bonan lokon de la verando. Temis pri komforta angulo, protektita de la vento kaj pluvo. Mikelo okulsignis kaj ridetis al siaj geamikoj en la ĝardeno. “Rigardu, mi zorgas pri tiu eta rozo!” “Ni ĝojas pro via nova tasko, Mikelo!” diris la sciuroj, kaj la birdoj gaje pepis. Mikelo bonege zorgis pri la rozo kaj ricevis vizitojn de la knabino kaj de siaj geamikoj ĉiun tagon. Li nun fariĝis la plej feliĉa sitelo en la mondo. Story: Kuzhali Manickavel Illustrations: Charudatta Prabhu Desai Music & Art Direction: Holger Jetter Animation: BookBox Translation : Nicole Else Narration : Timothy Tikker & Olivia Tikker FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com