У нас вы можете посмотреть бесплатно Paraŝuti de la stratosfero или скачать в максимальном доступном качестве, видео которое было загружено на ютуб. Для загрузки выберите вариант из формы ниже:
Если кнопки скачивания не
загрузились
НАЖМИТЕ ЗДЕСЬ или обновите страницу
Если возникают проблемы со скачиванием видео, пожалуйста напишите в поддержку по адресу внизу
страницы.
Спасибо за использование сервиса ClipSaver.ru
RV191 (2012.05.07) Paraŝuti de la stratosfero En Nunonia.com, ni legis la jenon: La 15-an de marto, en Usono, Felix Baumgartner leviĝis 21,8 kilometrojn por plenumi sian taskon: salti de la stratosfero uzante paraŝuton. Por atingi tian alton, li uzis heliobalonon kaj specialan kapsulon, kiu estis farita de materialo ekstreme malpeza kaj forta. En la kapsulo estis komputiloj por helpi lin salti en la ĝusta tempo. La paraŝutisto survestis specialan veston, ekipita kun cilindroj da oksigeno kaj farita el materialo, kiu protektas lian korpon de la malvarmo kaj transviolaj radioj. Je granda alteco la aero estas maldensa kaj la sunradioj estas ege malutilaj. Post levi la kapsulon ĝis 21 818 metroj per la balono, li saltis. La salto daŭris tri minutojn kaj 33 sekundojn ĝis 2 405 metroj antaŭ malfermo de la paraŝuto kaj sekura reveno de la heroo al la Tero. Dumsalte li rapide falis, ĉirkaŭ 590 kilometrojn hore. La salto estis fantasta, sed estis nura provo por pli grava tasko. Li volas salti de 37 kilometroj, post kvar aŭ kvin monatoj. Se li sukcesos je tiu alteco, S-ro Baumgartner atingos dum kelkaj sekundoj rapidon de 1 234 kilometroj hore, laŭ informo de la inĝenieroj kiuj prizorgas la projekton.