У нас вы можете посмотреть бесплатно Patro Kristnasko ricevis donacojn : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults или скачать в максимальном доступном качестве, видео которое было загружено на ютуб. Для загрузки выберите вариант из формы ниже:
Если кнопки скачивания не
загрузились
НАЖМИТЕ ЗДЕСЬ или обновите страницу
Если возникают проблемы со скачиванием видео, пожалуйста напишите в поддержку по адресу внизу
страницы.
Спасибо за использование сервиса ClipSaver.ru
► Buy the book in English: Amazon(US) Paperback: https://amzn.to/2raY5g6 Kindle: https://amzn.to/2E1SYaG Amazon(India) Paperback: https://amzn.to/2VzOtwl Kindle: https://amzn.to/2VCQEiB ________________________________________________________________________________________________ Santa has fallen ill. He is worried the children will not get gifts but a surprise awaits him. Patro Kristnasko ricevis donacojn De Lavina Tien Estis bela decembra tago kun blua ĉielo kaj neĝo-kovritaj arboj. Kristnasko alvenis! Sed en la dometo de Patro Kristnasko regis silento. La kutima brua ĉirkaŭkurado por prepari kristnaskdonacojn ne okazis ĉar Patro Kristnasko malsaniĝis. “Kia katastrofo. Kion diros la infanoj kiam ili ne ricevos donacojn ĉi-jare?” Patro Kristnasko malĝoje scivolemis kuŝante sur sia lito. Subite li aŭdis bruon kiu venis el ekstere. Li rigardis tra la fenestro kaj vidis siajn kvar boacojn kiuj staris pacience kiel kutime. Sed ŝajnis ke ili pene spiris kvazaŭ ili ĵus revenis el longa veturado. Kiam Patro Kristnasko pli atente rigardis, li ne povis kredi tion kion li vidis. Malantaŭ la boacoj estis longa vico de sledoj en kiuj sidis etaj infanoj vestitaj multkolore. Unu post la alia ili elsaltis sur la neĝon kaj iris en la direkton de la dometo kie loĝas Patro Kristnasko. Nelonge poste aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. “Eniru!” kriis Patro Kristnasko kiu estis tre scivolema. Eta knabino eniris ĉirkaŭbrakante ion molan. “Mi aŭdis, ke vi estas malsana, estimata Patro Kristnasko,” ŝi ekdiris. “Tial mi donacas al vi mian pluŝurson por ke vi ne estu sola.” “Nu, dankon eta Emilja!” diris Patro Kristnasko kiu scias la nomon de ĉiuj infanoj. Poste eniris juna knabo tenante ruĝan pakaĵon en siaj brakoj. “Ni eksciis ke vi malsanas, Patro Kristnasko,” li diris. “Miaj familianoj do trikis tiun kovrilon por vi, por ke vi ne malvarmu dum la vintra sezono.” “Nu, kiom bonega ideo Paŭlo!” respondis la ĝojplena Patro Kristnasko karesante lin sur la kapo. Kaj unu post la alia la infanoj envenis tra la enirpordo, ĉiu havante specialan donacon por deziri al Patro Kristnasko rapidan resaniĝon. Li ricevis biskvitojn, kuketojn, ŝtrumpetojn, gantojn, librojn, puzlojn kaj eĉ etan kristnaskan arbon! “Kristnaskaj donacoj liveritaj al mia hejmo!” diris Patro Kristnasko. “Envenu, ni dividu inter ni tiujn belegajn donacojn.” Kaj li kunigis la infanojn ĉirkaŭ sin en granda cirklo. “Patro Kristnasko, kiun donacon vi preferas?” Emilja tuj volis scii. “Miaj karaj etuloj,” respondis Patro Kristnasko ridetante. “Estas la amo kaj afableco kiujn vi ĉiuj montris al mi hodiaŭ kiuj estas la plej bona donaco.” Kortuŝite li rigardis la atentemajn vizaĝojn kiuj ĉirkaŭis lin. “Tio, miaj etuloj, estas la vera signifo de Kristnasko.” Tiam Patro Kristnasko donis al ĉiu infano grandan elkoran brakumon. Translation : Nicole Else Narration : Timothy Tikker & Olivia Tikker Illustrations : Emanuele Scanziani Animation : Alexey Kubarchuck Music & Art Direction : Holger Jetter FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com