У нас вы можете посмотреть бесплатно La Unua puto: Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com" или скачать в максимальном доступном качестве, видео которое было загружено на ютуб. Для загрузки выберите вариант из формы ниже:
Если кнопки скачивания не
загрузились
НАЖМИТЕ ЗДЕСЬ или обновите страницу
Если возникают проблемы со скачиванием видео, пожалуйста напишите в поддержку по адресу внизу
страницы.
Спасибо за использование сервиса ClipSaver.ru
► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback and Kindle: https://amzn.to/2UZnU0q Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2JoaLdY Kindle: https://amzn.to/2H1vpxJ _________________________________________________________________________ A warrior sets out in search of water to save his kingdom from drought. He brings home what they think is a 'water-seed'. La unua puto Adaptita de Bukboks Iam estis eta reĝolando ĉirkaŭ lago. Dum unu tre varma somero tute ne pluvis kaj la lago sekiĝis. La loĝantoj maltrankviliĝis kaj vizitis la reĝon. “Ne pluvis dum tre longa tempo. Sur niaj kampoj nenio plu kreskas!” diris la farmistoj. “Ne plu estas fiŝoj. Kiel ni povos vivteni nin?” demandis la fiŝkaptistoj. “Savu nin el tiu katastrofo, bona reĝo” petis la virinoj kaj iliaj infanoj ploris pro soifo. La reĝo ordonis al siaj kvar generaloj iri en ĉiun direkton por trovi akvon. La unua generalo iris orienten al la sunleviĝo, la dua suden al polvo kaj varmego, la tria okcidenten al la sunsubiro, la kvara sekvis la polusan stelon. Ili serĉis tage kaj nokte, nokte kaj tage, supre kaj sube, ĉie ili serĉis sensukcese. Tri el la generaloj revenis kun malplenaj manoj. Sed la generalo kiu iris norden persistis por ne malplaĉi al la reĝo. Finfine li atingis malvarman vilaĝon en la montaro. Dum li sidis ĉe la subo de monto maljunulino alvenis kaj alproksimiĝis al li. La generalo fingromontris la horizonton kaj diris: “Mi venas el bela reĝolando kie ne pluvis dum tuta jaro. Ĉu vi bonvolus helpi min trovi akvon?” La virino petis la generalon kuniri kun ŝi supren al la monto kaj ili eniris kavernon. “Ankaŭ ni ne havas akvon en nia lando,” ŝi diris. Montrante la glacipecojn en la kaverno ŝi plu diris “Ni nomas tiujn glacio. Prenu iom de ĝi kaj viaj reĝolandanoj neniam plu spertos soifon.” La generalo forrompis grandegan pecon, metis ĝin sur sian ĉevalveturilon kaj rapidis hejmen. Kiam li atingis la kortegon, la giganta glacipeco fariĝis tute eta glacipeco. Neniu en la kortego antaŭe vidis glacion, do ĉiuj rigardis ĝin kun miro. “Certe temas pri akvo-semo!”, subite diris unu el la generaloj. La reĝo tuj ordonis planti tiun ‘akvo-semon’. Dum la farmistoj fosis truon la glacipeco pli kaj pli malgrandiĝis. Rapide ili metis la semon en la truon, sed antaŭ ol ili sukcesis kovri ĝin, ĝi malaperis. La farmistoj miris kaj ekmaltranviliĝis. Ili fosis la teron pli kaj pli profunden dum la tuta nokto por retrovi la misterplenan semon. Frumatene la reĝo vidis la farmistojn dormantajn ĉirkaŭ truo. Scivoleme li enrigardis kaj pro surprizo li ekkriis: “Vekiĝu, miaj karaj – la akvo-semo kreskis! Estas akvo en la truo!”. Jen tiel kreiĝis la unua puto. Illustrations : Emanuele Scanziani Music & Art Direction : Holger Jetter Translation : Nicole Else Narration : Tim Stackpool Animation : Alfrin Multimedia FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com