У нас вы можете посмотреть бесплатно Testudo kun fluto: Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults "BookBox.com" или скачать в максимальном доступном качестве, видео которое было загружено на ютуб. Для загрузки выберите вариант из формы ниже:
Если кнопки скачивания не
загрузились
НАЖМИТЕ ЗДЕСЬ или обновите страницу
Если возникают проблемы со скачиванием видео, пожалуйста напишите в поддержку по адресу внизу
страницы.
Спасибо за использование сервиса ClipSaver.ru
Turtle, a gifted flutist, is trapped by a greedy man. How will she escape now? Testudo kun fluto Brazila folklora fabelo Iam apud rivero Testudo ludis fluton. Dum Testudo muzikis ĉiuj bestoj aŭskultis. Leonoj, elefantoj, papilioj, serpentoj kaj simioj dancis en la ritmo de la muziko. Iun tagon viro aŭdis la muzikon de Testudo. “Ha,” li pensis, “tio estas Testudo kiu ludas. Testudo certe bongustus nun.” Do li vokis “Testudo! Montru al mi vian belan fluton.” Testudo malrapidis ĝis la pordo kaj alte tenis sian fluton. Sed tuj kiam Testudo estis proksima li kaptis ĝin ĉe la kolo kaj ekkuris. Testudo provis krii por ricevi helpon, sed ĝi ne sukcesis ellasi sonon. Ĝi fermis siajn okulojn kaj forte tenis sian fluton por ke ĝi alportu bonŝancon. Kiam la viro atingis sian dometon, li metis Testudon en kaĝon kaj bone fermis ĝin. Tiam li alparolis siajn infanojn. “Ne lasu Testudon elfuĝi.” Kaj li iris al la kampoj. La infanoj komencis ludi ekstere. Testudo sidis tre kviete en la kaĝo, pensante pri la vortoj de la patro. Ĝi ekludis dolĉan melodion per sia fluto kaj la infanoj kuris al ĝia kaĝo. “Ĉu vere estas vi kiu ludas, Testudo?” ili demandis kun mirplenaj okuloj. “Jes” respondis Testudo. Ĝi daŭrigis ludi, ĉar ĝi vidis ke la infanoj tre ĝuis tion. Finfine ĝi haltis. “Mi kapablas danci eĉ pli bone ol mi kapablas muziki,” ĝi diris. “Ĉu vi deziras vidi?” “Jes, ni petas!” tuj diris la knabeto. “Mi montros al vi kiel danci kaj muziki samtempe,” diris Testudo, “sed vi devos malfermi la kaĝon. Ne estas sufiĉe da spaco tie-ĉi.” La knabeto do malfermis la kaĝon kaj Testudo komencis danci kaj muziki. La infanoj ridis kaj aplaŭdis ĉar ili ankoraŭ neniam vidis tian belan spektaklon. Post iom da tempo Testudo haltis. “Ne haltu!” kriis la infanoj. “Ho,” grumblis Testudo, “miaj kruroj estas rigidaj. Se nur mi povus iomete paŝi por malstreĉi ilin…” “Ne iru tro malproksimen,” atentigis la knabineto. “Revenu tuj.” “Ne timu,” respondis Testudo. “Atendu min tie-ĉi.” Testudo iris en la direkton de la ĝangalo. Tuj kiam la infanoj ne plu povis vidi ĝin, ĝi ekkuris al sia hejmo. Neniu iam ajn retrovis Testudon. Sed eĉ nun, se vi tre atente aŭskultas, vi povas aŭdi en la arbaro la dolĉan sonon de fluto. Author: Amit Garg Illustrations: Emanuele Scanziani Music: Holger Jetter Translator & Narrator: Sharon Mbeyu Animation: BookBox FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com